HeKo 616 4-B, 28 sep 16
Propono modifi la Ĉarton de PEN Internacia kaŭzis interesan debaton en la hieraŭa Asembleo de la delegitoj, kie intervenis ankaŭ la reprezentanto de la esperanta literaturo, c-ano Giorgio Silfer.
La sud-afrika kaj la meksika PEN-centroj proponis aldonan amendon al la Ĉarto, tiel ke la frazo “La membroj de la PEN-federacio (…) engaĝas sin fari sian eblon por kontraŭi la malamojn de rasoj, de klasoj kaj de nacioj, kaj por disvastigi la idealon de homaro vivanta pace en unuigita mondo” enhavu ankaŭ la genitivojn “de religioj, de genro, de seksa orientiĝo kaj de genra identeco”.
La amendoproponon kritikis unuavice la dana PEN, pro la mencio pri religio. Sekvis kritikoj de la nederlanda kaj aliaj centroj, specife pri la mencio de seksa orientiĝo. Al la kritikoj aliĝis la turka, la svisaj kaj diversaj afrikaj centroj, kiuj rimarkigis ke la konotacio de tiuj vortoj kaŭzus la tujan eksterleĝigon de la centroj, ekzemple en Togolando.
La Esperanta PEN intervenis en la fino, tranĉante la debaton. Prof. Silfer bedaŭris rimarki tiom da eraroj, en debato pri tiel grava temo. Unue, eraroj en la formo: kiel ankaŭ la dana kolego rimarkigis, la diskuto ne estas enskribebla en la definitiva tagordo, ĉar la interna reglamento (art. 17, litero d.i) postulas ke amendoproponoj al la Ĉarto atingu la centrojn minimume ses monatojn antaŭ la Asembleo, kaj ĉi tiu propono estis dissendita nur antaŭ tri monatoj (eĉ kun diferencoj en la tekstoj laŭ la oficialaj lingvoj). Due, la asemblea proceduro: la proponintoj devus resti sidantaj en la partero, kaj ne ĉe la prezidumo, ĉar tio sugestas ke la Plenumkomitato apogas la proponon; krome, ili ne devus interparoli kun la kritikantoj, sed atendi ĝis la fino por la ĝenerala repliko. Sed pli grava estas la eraro rilate la enhavon: la Ĉarto referencas al malamoj ne specife en rilato al la artikolo 2 de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kaj tio havas sian logikon; enkonduki problemojn de identeco signifas “vulnus” en la spirito de la Ĉarto laŭ ties gepatroj. Estus multe pli oportune, en la kadro de la nova ondo kiu sekvis la decidon de Monda Organizo por Sano 17 majo 1990, se la Asembleo ricevus proponon de rezolucio, en apogo al la streboj de naciŝtatoj (precipe de Eŭropa Unio) por la modifo de la artikolo 16 de la citita Universala Deklaracio.
“Cuando él habla, habla la ley” diris foje María Élena Ruiz, el familio de meksikaj juristoj. Tion ripetis Edvard Kovaĉ, en la franca, post la interveno de nia delegito.
La laboroj daŭras pri la persekutado kontraŭ esprimlibero en la mondo.
(HeKo 616 4-B, 28 sep 16)