Debuta misio por Civila Esperanta Servo

HeKo 649 1-C, 20 jun 17

Unua misio de Civila Esperanta Servo, per la partopreno en tutsemajna vizito en Bosnio, kun prospektora celo. Malgranda teamo el tri originoj (itala naturamikaro, naturamika junularo kaj nia civila servo) restadis en Srebrenica kaj ĉirkaŭaĵo por esplori la eblecon starigi naturamikan domon de paco. Esperantiano en la grupo estis c-ano Tihomir Lovriĉ.

La restado enfokusigis la realajn laborfortojn surloke, la diversajn problemojn (ĉefe burokratajn) kaj la perspektivojn. Ĉarnira persono estas juna srebrenica rifuĝinto, kreskinta kaj edukita en Alta Italio, ĵus reveninta al Bosnio.

Pluraj ekskursoj utilis por analizi la lokan potencialon por alternativa turismo. Interalie ne mankis kontakto kun specifa problemo, nome la ekzisto de minitaj areoj.

La projekto plu evoluas sen hasto.

(HeKo 649 1-C, 20 jun 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.