Dek gravaj honorotoj fare de KCE

HeKo 828 2-B, 14 dec 23

La Komitato decidis proponi al la Asembleo de Kultura Centro Esperantista liston de dek personoj honorotaj en memortabulo interna al la Esperanto-Domo. Temas pri la personoj kiuj heredigis al KCE (aĉetanto) sian bonhavon ĉe Gastejo Edmond Privat (vendanto), aŭ alimaniere finance partoprenis por garantii la savon de la iama Domo Naville por la esperanta popolo, en 1999.

Ili estas David Buhlmann, Lucienne Dovat, Anna Gerber, Emeline Jayet, Gertrude Jehle, Mathilde Luethi, Jeanne Mamin, Claude Piron, Betty Spalinger, Giorgio Silfer.

Nur la unua kaj la lasta en la listo ankoraŭ vivas. Ĉiuj honorotoj havas/is la svisan civitanecon. La memortabulo estos alfiksita 14 aprilo 2024, en la Tago de Ĉiuj Pioniroj. Samtage la urno kun la cindroj de c-ino Marie-France Conde Rey estos liverita al la Esperanta Panteono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.