Deka AfrES: Afrika Esperantologia Staĝo

HeKo 847 6-B, 5 okt 24

Afrika Esperanto-Instituto anoncas la dekan Afrikan Esperantologian Staĝon, okazontan en Bujumburo ĉe la Tanganika Esperanto-Domo dum du longaj semajnfinoj en decembro 2024: 6a-8a kaj 13a-15a. La celo de la deka AfrES estas formadi organizantojn de kongresoj, konferencoj, simpozioj. Pri la programo kunlaboras la Kongresa Buroo de la Esperanta Civito. 

La partopreno estas rezervita al la personoj havantaj la esperantan civitanecon, ĉar el la deka AfrES originos la organiza komitato de la Esperantaj Konferencoj en Afriko. La unua EKA estas ekpreparata en Burundio, por la jarfino 2025. Dum AfrES eblos diplomiĝi pri la niveloj B2 kaj C1 de LTSEC, kaj por tio ne necesas la civitaneco.

La trejnadon gvidos c-ano Giorgio Silfer. Tiu ĉi AfrES estas lia lasta: la estontajn prizorgos aliaj trejnistoj, kvankam li mem ne lasas la Plenum-Komitaton de Afrika Esperanto-Instituto.

Informas: aei [ĉe] esperantio [punkto] net (aei[at]esperantio[dot]net)

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.