Denaskaj itallingvanoj kunsidos en Katalunio dum NAKSE

HeKo 845 2-B, 5 sep 24

La tuta Komitato de Itala Interlingvistika Centro partoprenos en la 3a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, tial ĝi estas kunvokita al ordinara kunveno 23 oktobro 2024 en Toso-de-Maro. Estas invititaj ankaŭ aliaj ĉeestontoj edukitaj en la itala lingvo.

La tagordo antaŭvidas administrajn decidojn (eventualan alelekton de c-ino Cristina Stefani, kunvokon de la Asembleo) sed ankaŭ la staton de la esperanto-bibliotekoj en Italio, kadre de KIBAS. Grava estos ankaŭ la konsultiĝo pri du transnaciaj eventoj en la Duoninsulo venontjare.

Kvankam la nuna vicprezidantino festas sian naskiĝtagon hodiaŭ kaj la nuna prezidanto festos ĝin post semajno, la meza aĝo de la stabo draste malaltiĝis lastatempe, pro la engaĝo de tri aktivuloj ne 30-jaraj.

Fakte la itala lingvo estos pli konata ol la kataluna dum NAKSE, interalie pro la ĉeesto de la portugala vidvino de Antonio Tabucchi, aŭtoro de “Asertas Pereira”, kaj de aliaj tradukintoj. Kompreneble esperanto estos la plej uzata lingvo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.