Denaskismo en la fokuso de la Kapitulo

HeKo 767 3-C, 8 jul 21

Konforme al la programoj de ambaŭ kandidatlistoj por la Senato en 2019, la Kapitulo de la Esperanta Civito aktivigos ĉi-monate novan delegon: temas pri denaskismo, nome la esperanto-familioj. La delego estos atribuita de la Konsulo, Riichi Karibe, al la vickonsulo pri socialaj aferoj, Manuela Blanco.

Diversaj iniciatoj envolvos paktintajn establojn. Unue, la disvastigo de valoraj produktoj, kiel lulkantaro kaj julkantaro, parto de la esperanta kulturo. Due, suplemento de “Heroldo de Esperanto”, du fojojn jare, por kaj pri denaskismo. Trie, propono al KCE organizi Renkonton de Esperanto-Familioj en somero 2023, kun la subteno de la tuta konsorcio. Krome, valorigo de la riĉa sekcio pri porinfana esperanto-literaturo en andaluza biblioteko, zorge de Esperanta Naturamikaro.

C-inon Blanco apogos diversaj aktivuloj, inkluzive de juna paro (kies infano estas edukata en nia lingvo) kiu produktas ankaŭ porinfanan literaturon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.