Densa agendo dum la paskaj tagoj

HeKo 387 1-C, 9 apr 09

Ĉaŭdefono gastigos plurajn gravajn kunvenojn dum la venontaj tagoj. Kronologie la unua estos la ĝenerala Asembleo de LF-koop, sub la prezido de c-ano Marc Hiltbrand: la tagordo inkluzivas la renovigon de la gvidaj instancoj kaj la aprobon de la gvidlinioj por la nova trijara laborplano.

La 11an de aprilo kunvenos la Civita Parlamento, kies sesio povus daŭri en la postaj tagoj. En la agendo de ambaŭ branĉoj (Senato kaj Forumo) prioritatas la eksteraj rilatoj, strategie kaj strukture.

La 12an vespere laboros la Asembleo de Esperanta PEN-Centro, kiu precipe okupiĝos pri la publikrilata strategio ekster PEN Internacia, sub la prezido de sen. Perla Martinelli. Dum la sama tago kunsidos ankaŭ la Kapitulo, sub la prezido de la Konsulo.

La 13an posttagmeze kunvenos Feminisma Esperanta Movado, por sia ordinara Asembleo, kiu interalie elektos la novan Komitaton. Sen. Marie-France Conde Rey ne rekandidatas por la prezido.

La 14an matene la Civitaj geparlamentanoj kaj aliaj invititoj inaŭguros la Esperantan Panteonon, per sobra ceremonio en la tombejo de Ĉaŭdefono. La unua cenotafo estas dediĉita al Gaston Waringhien, kun la plena konsento de lia filino. En salono L’Eplattenier festparolados sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri edukado, kaj sen. Perla Martinelli oracios honore al Gaston Waringhien. La Dekkvara de Aprilo estas unu el la festotagoj de la Esperanta Civito, honore al la forpaso de Zamenhof kaj de ĉiuj grandaj pioniroj.

De la 13a ĝis la 17a de aprilo KCE kaj FEM kunorganizas la unuan atelieron pri beletra kreivo, prioritate por verkontinoj. La atelieron gvidos sen. Giorgio Silfer, kiu ankaŭ kunordigis la perkorespondan preparon dum la lastaj monatoj.

La sola publika aranĝo estas la inaŭguro de la Panteono; sed, pro la dimensioj de salono L’Eplattenier, necesas peti apartan inviton, pere de KCE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.