Ekde Novjartago 2027 c-ano Giorgio Silfer ne estos plu vickonsulo pri financoj, ĉar li redonos la koncernajn delegojn al la Konsulino fine de la nuna administra jaro; tion li komunikis al la ekzekutiva kaj leĝodona povoj en dato 23 oktobro 2026, per publika mesaĝo adresita al la Konsulino. Li restas prezidanto de la Fondusa Konsilio de Pro Esperanto kaj donas sian disponeblon zorgi pri la Esperanta Tempobanko, kiel simpla komisiito.
La redonon de la delegoj motivas problemo de misfarto. Krome estas rimarkinde ke, pro la reformo de Lex argentaria, kiu atribuas al la Kapitulo la kontrolon super la Civita “banko”, povus ekesti intereskonflikto. Kiel prezidanto de la Fonduma Konsilio de Pro Esperanto c-ano Silfer respondis pri sia aktiveco ĉe ekstera subjekto (Svisa Konfederacio); ekde kiam Pro Esperanto transformiĝis al fonduso (do interna Civita instanco), ne oportunas ke li membru en la Kapitulo (nova kontrolinstaco), cetere jam reprezentata fare de la Unua Vickonsulo ene de la Fondusa Konsilio.