Kastelo Greziljono kun peno finance ekvilibra
La vendo de ligno el la propra parko kaŭzis profiton en la spezkalkulo 2011 de Kastelo Greziljono. Samtempe la buĝeto 2012 aspektas pesimisma pro la manko de eksteraj luantoj. Ambaŭ estis aprobitaj de la hieraŭa Asembleo de la societo, sed ne unuanime.