"Dialogo kun la glotologo" premieros dum KEF

HeKo 816 8-B, 20 jul 23

Kvankam verkita en 2002 en Makedonio kaj publikigita en februaro 2003 (Literatura Foiro n-ro 201), “Dialogo kun la glotologo” neniam atingis rivalton. Finfine ĝi premieros dum la 12a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, per la reĝisorado (kaj kunrolado) de la aŭtoro, Giorgio Silfer, kaj de Angel Garcia del Rio.

“Por mi temas pri absoluta debuto” konfesas ĉi-lasta, “kaj mi eĉ multe timis. Sed danke al la reĝisoro mi sukcesis senpene roli, kaj multe amuziĝis. Same amuziĝis la spektantoj dum la lasta provludo, hodiaŭ”.

“Dialogo kun la glotologo” estas 20-minuta skeĉo kiu satiras (sed ne farsas) pri medicinistoj. C-ano Silfer longe hezitis surscenigi ĝin, ĉar li ne volis ofendi psikoterapiistojn. “Sed pro la pandemio mia opinio pri sciencistoj fariĝis draste malalta. Kaj en teatro ofte kuracistoj ne ĝuas bonan reputacion, ekde Moliero…” li klarigas.

La premiero okazos la 25an de julio 2023 en la teatro “La Turlutaine”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.