La Konsilio de Afrika Esperanto-Instituto kunsidis telematike hodiaŭ, kun la partopreno de ambaŭ kolektivaj membroj: Kultura Centro Esperantista kaj Societo Internacia de Paco Universala. Pro misfarto ne alestis gec-anoj Perla Martinelli kaj Frederiko Nimubona.
La unua tagordero koncernis peton de Afrika Centro Esperantista en Togolando, kiu dezirus organizi ekzamenojn laŭ LTSEC. Post analizo pri la origino kaj evoluo de ACE, la Konsilio decidis respondi ke la lingvotestado laŭ la direktivo Muehlemann estas delegebla nur se ĝi okazas en ekskluziveco. La SIPU-reprezentanto c-ano Lucien Kagina specife postulis ke ACE liveru sian statuton, kaj la Konsilio aprobis.
En alia tagordero, pri la aktiveco de AEI, estis fiksita por januaro 2022 la okazigon de didaktika seminario en la Tanganika Esperanto-Domo: estos invititaj ankaŭ du reprezentantoj de ACE, fakuloj pri instruado kaj lingvotestado. Kalendaro pri deĵoroj en la Domo estas diskutata: preskaŭ certe gec-anoj Martinelli kaj Silfer restados en Buĵumburo post Kristnasko.
SIPU petas la helpon de AEI por instruado kaj ekzamenado pri esperanto en diversaj lernejoj. La Konsilio petas skribitan projekton, por detala decido.