Diverse ne estas perverse

HeKo 367 3-B, 5 sep 08

“Diverse ne estas perverse” estas la gvida fadeno de la aŭtuna numero de “Femina”, la 15a ekde la naskiĝo en 2004. Al tiu ĉefa (sed ne sola) temaro “Femina” dediĉas dosieron pri samseksemo, fare de Stella Meester, artikolon de Leen Deij pri la seksaj rilatoj de romkatolikaj pastroj, recenzon de Giorgio Silfer “Princinoj sur unu matraco” pri hispana filmo esploranta prostituadon. Ankaŭ Klara, en sia konstanta rubriko, okupiĝas pri “geedzeco kaj gejedzeco”.

La ĵus aperinta numero de la revuo de Feminisma Esperanta Movado donas pli da spaco ol kutime al beletro (nature, skribilo kun roza inko): poezio kun Marie-France Conde Rey kaj Etel Zavadlav, prozo kun Akimun Rahman. Ĝi ankaŭ aperigas pli leĝerajn (sed ne supraĵajn) artikolojn pri folkloro kaj alternativa turismo. Aparte interesa ankaŭ la rubriko “Lingvo kaj genro”, kiu ĉi-foje traktas la kontraŭvirinan sintenon de la frazeologio en PIV.

“Femina” estas posedata de FEM, sed eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĝia ĉefredaktoro estas Perla Martinelli. Provekzemplero estas mendebla ankau tra la redakcio de HeKo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.