HeKo 884 4-B, 22 aŭg 25
Mobilizite de Pro Esperanto kiel regio, dum la lastaj du semajnoj Civila Esperanta Servo aktivis pere de majstro c-ano Claudiu Doda por riparoj kaj renovigoj de du apartamentoj de Kultura Centro Esperantista kaj du aliaj de Kooperativo de Literatura Foiro, ĉiuj en Svislando.
C-ano Doda havas longan sperton pri tia kunlaborado, ankaŭ ekster Eŭropo. Li oficas nuntempe kiel delegito de CES ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, kaj pli frue reprezentis tie Esperantan Naturamikaron, ekzemple dum la parlamenta sesio en Bujumburo, fine de decembro 2017.
Edukita en la rumana lingvo, li estas poligloto kaj vivas inter Rumanio, Germanio kaj Hispanio.
(ces)
Aldonu komenton