Domo ne vendita, aŭ ne vendebla?

HeKo 833 3-A, 20 mar 24

Pasis pli ol du jaroj post la decido, aprobita de la ĉefa statuta instanco, vendi la domon de la Universala en Roterdamo, sed neniu aĉetas ĝin. La nemoveblaĵo estas proponata kontraŭ 1.490.000 eŭroj, tamen destinita nur por kontoroj: por instali loĝejojn necesus uzoŝanĝo, aprobenda de la magistrato.

Kutime tia domo en tia loko vendiĝas ene de ses monatoj, aŭ neniam se la prezo ne malaltiĝas. Ĝi ja malaltiĝis, sed oni devus pli malaltigi, se entute oni deziras vendi.

Intertempe la domon utiligas libroservo plus la stabanoj de la Junulara, kiuj blagas per la enhavo: volontulo nomata Leonardo Popov pendigis sian portreton anstataŭ tiu de forpasinta UEA-prezidanto, kiu ĵus heredigis cent mil dolarojn al la Universala: estus “amuza ŝerco”, se la notario blokus la pagon pro manko de respekto al la mecenato…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.