La vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco, proponas dekreton kiu transformas la laborgrupon Kongresa Buroo al efektiva interna instanco, kun la celo garantii konsorcian servon al la paktintaj establoj organizantaj plurtagan kongreson aŭ konferencon: tiel firmiĝas la subsidueco ene de la Esperanta Civito.
La vickonsulo pri financoj, c-ano Giorgio Silfer, proponas dekreton por la apliko de la ĵus aprobita Lex oblationaria, kun la nomo de la komisiito pri la zakato, la starigo de aparta banka konto, klarigo pri la alvoka responso kaj aliaj teknikaj detaloj.
Ambaŭ dekretoj estos afiŝitaj nur post la ĉi-monata Kapitula kunsido.
— Unua Vickonsulo