La ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kunsidante en Ĉaŭdefono 2 majo 2025 sub la prezido de c-ano Stano Keable, aprobinte la raportojn pri 2024 diskutis pri la propono de reformo de direktivo Mühlemann kaj pri la evaluo de la Helvetia Esperanto-Domo.
La reformopropono, prezentita de sen. Alessio Giordano (vickonsulo pri klerigado) kun la apogo de sen. Lorena Bellotti (vicprezidanto de KCE) renkontis fortan opozicion ĉe du-tri punktoj, specife la ekvivalentigo de malnovaj diplomoj, la poentumado kaj ripeto de testadoj, la tarifoj. La opinio de la Asembleo estas deviga sed ne devontiga. La definitivan vorton diros la Forumo de la Esperanta Civito.
Kun granda intereso oni analizis la evaluojn de la domo kaj ĝia parcelo, komisiitajn al du fakuloj en aŭtuno 2024. La evaluo estis komisiita de la Komitato ĉar en julio 2024 pasis dudek kvin jaroj post la aĉeto de la domo, kaj KCE ne estas plu kondiĉita de lasta klaŭzo en la vendokontrakto. Ĝojante pro la alta valoro atribuita al la nemoveblaĵo, en absoluto la plej alta en la eŭropa Esperantio (do pli ol Greziljono aŭ Roterdamo), la Asembleo decidis ke a) vendo ne estas konsiderata; b) por ke vendo estu konsiderota, necesas ke unue estu jam aĉetita aŭ rezervita simila domo en Ĉaŭdefono aŭ Loklo. Do nenia vendo eblos por aĉeti ekster Svislando, eĉ nur ekster la neŭŝatela kantono.
Pri eventuala vendo decidas ekskluzive la Asembleo de KCE: nek fondumo Pro Esperanto nek la Kapitulo de la Esperanta Civito rajtas enmiksiĝi. En la Asembleo de KCE estas reprezentataj kvin kolektivaj apogantoj: LF-koop, Esperanta PEN, Feminisma Esperanta Movado, Esperanta Naturamikaro, Civila Esperanta Servo. Ankaŭ la landa asocio de UEA kaj CDELI havas nenian rajton sin esprimi pri la temo, ekzemple; kaj des malpli aliaj establoj ekster Svislando (se ne Apogantoj).
(kce)