Du interpelacioj respondotaj en Bruselo

HeKo 362 3-C, 22 jul 08

La Kapitulo publike respondos al du interpelacioj, anocitaj ĝustatempe por la ĉi-semajna parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Bruselo. Ili kompletigas la tagordon de la Senato, respektive de la Forumo.

C-ano Daniel Muhlemann, delegito de KCE ĉe la Forumo, jam en januaro 2008 liveris interpelacion pri informostilo kaj principoj de aktiveco ĉe la Esperanta Civito, specife la novaĵagentejo HeKo. La respondon al lia interpelacio en la Forumo legos la vickonsulo pri informado, sen. Ljubomir Trifonĉovski.

Sen. Anatolo Gonĉarov, de la Verda grupo, ĉi-monate liveris interpelacion pri la rolo de Ĉaŭdefono kiel esperanto-urbo. La respondon al lia interpelacio en la Senato legos la Vickonsulo (kaj vickonsulo pri internaj aferoj), sen. Marie-France Conde Rey.

Laŭ la parlamentaj reglamentoj, interpelacio estas demando el la leĝodona povo al la ekzekutiva, pri temo kiu koncernas ankaŭ aŭ specife la aktivecon de la Kapitulo; interogacio estas demando pri temo kiu ne koncernas specife la aktivecon de la Kapitulo, temo pri kiu la demandanto tamen ŝatus koni la opinion de la ekzekutivo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.