Du novaj Lingvaj Komitatanoj de Esperantio

HeKo 784 2-C, 11 mar 22

Ricevinte la sugeston de la dojeno, c-ino Perla Martinelli, la Konsulo aprobas la nomumon de du novaj lingvaj komitatanoj, konforme al Lex Academica.

Temas pri du valoraj lingvistoj: sen. Fernando Pita, ĵus kooptita al la Akademio de Esperanto (art. 2.2a de la leĝo), kaj c-ano Alessio Giordano (art. 2.3 de la leĝo).

La Lingva Komitato estas konstanta komisiono por konsili pri specifaj lingvaj demandoj la instituciojn kaj instancojn de la Esperanta Civito, konforme al la art. 6 par. 3 de la Konstitucio.

Tial ke ĉiuj LK-anoj havas la esperantan civitanecon, ili ĉiuj konsideras esperanton vivanta lingvo de vivanta komunumo, kaj ne nur planlingvo aŭ internacia helplingvo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.