La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidanta en Pavio (Italio) 29 decembro 2025, unuanime akceptis la aliĝon al la Pakto kaj de Centro di Interlinguistica kaj de Esplora Instituto de Esperantologio: la unua fondiĝis en Kiaso (Svislando) 6 decembro 2025 kiel transformo de itala al svisa institucio, kun jura sidejo en Belinzono; la dua fondiĝis en Järfälla (Svedio) 8 decembro 2025, kun jura sidejo en Lesjöfors.
Samtage kaj samloke la Forumo aprobis unuanime la suspendon de kvar paktintoj ekster Eŭropo: Kooperativo Esperanto-Amikaro (Venezuelo), Kotdivuara Esperanto-Asocio (Eburio), Societo Solidareco Bona Volo (Kivuo — RDC), Unio de Esperantistoj por la Disvolvo de Uviro (Kivuo — RDC). Estas rimarkinde ke ili situas en areo nuntempe kun militaj perturboj kaj aliloken rifuĝintaj/ontaj membroj.
La suspendoj ne estas ankoraŭ eksigo laŭ la art. 5 de la Foruma Reglamento, sed helpo por la establoj, ĉar ĝi engaĝas la vickonsulon pri internaj aferoj al restarigo de kontakto.
Aldonu komenton