Du subvencioj de Konsilio de Eŭropo al la Civito

HeKo 777 8-C, 14 dec 21

En 2021 la Esperanta Civito, pere de Kultura Centro Esperantista, ricevis du subvenciojn de Konsilio de Eŭropo, por financi laborgrupojn pri la projekto LASLLIAM (Alfabetigo kaj sekundara lingvolernado por la lingva integrigo de adoltaj migrantoj), gviditajn de sen. Lorena Bellotti, prezidanto de KCE kaj profesie lernejestro.

La prestiĝo de KCE kreskis en Strasburgo danke al ĝia aktiveco kadre de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo). Estas rimarkinde, ke ILEI en sia lastatempa duonoficiala manlibro tute silentas pri la ekzisto de KCE: pri tiu ignorado la Kapitulo ĵus enketis ĉe la nova estraro de ILEI, specife la prezidanto en Irano kaj la estrarano pri “Internacia Pedagogia Revuo” en Brazilo.

Efektive Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, specife d-ino Katalin Kovats kaj prezidintino Mireille Grosjean, donas misservon al sia membraro: ja instruistoj ne devus mensogi. La problemo estas pli por la malnova ol por la nova Esperantio, fakte.

La Esperanta Civito estis invitita de Konsilio de Eŭropo al la konkluda konferenco pri lingvotestado de enmigrintoj, okazonta en 2022.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.