La lastaj dek du monatoj alportis al nia lingvo ion nove kaj alion arkaike. En la dua kategorio situas la tekstaro prizorgata de Bertilo Wennergren per la mono de Esperantic Studies Foundation jam pli ol du jardekojn. Li aldonis zamenhofajn tekstojn: La rabistoj, La revizoro, Lingvaj Respondoj; kaj miksis tion al Vivo de Zamenhof de Privat, Ezopa saĝo de Kalocsay, Don Quijote-traduko, hazarde elektitaj jarkolektoj de Monato kaj revuo Esperanto. Kion oni esperas el tiu pelmelo, kun konfuzo lingve/parole, denotacie/konotacie kaj sinkrone/diakrone?
Al la unua kategorio ŝajne apartenas la sola decido de la Akademio: deklaro pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj. Tiel klare ke oni ne emas legi plu. Por profanoj: AdE klarigis ke en Roterdamo oni ignoris la esperanto-gramatikon, per Malferma Tago. Bonŝance la tradicio estas fermita… Cetere, la konsultejo de AdE skoldis ankaŭ la anoniman aŭtoron de Feliĉan 2024, la jaro de la unua UK en Afriko: bondezira mesaĝo de UEA. Kaj plia diverĝo inter AdE kaj UEA, kies kongreso devus okazi en Bruno, laŭ la konsultejo kaj la uzo en literaturo (de Karolo Piĉ ĝis Literatura Foiro), sed laŭ roterdama ĵargono ĝi disvolviĝos en Burno.
Io vere nova venis el la Lingva Komitato de Esperantio, kies dojeno d-ino Perla Martinelli iniciatis debaton pri Lingvaj institucioj en Esperantio: ĉu plu aktualaj? Komparante la Akademion (1905-1947-ĝis nun), Terminologian Esperanto-Centron (1987-2013), Lingvan Komitaton (2006-ĝis nun), ŝi emfazis la homogenecon de LKE, kontraste al la hetero-geneco de AdE: ĉiuj LK-anoj havas la esperantan civitanecon, do konceptas esperanton raŭmisme; male, en AdE sidas kaj opiniantoj esperanton identigilo kaj homoj por kiuj ĝi estas nur planlingvo plu modifebla eĉ kontraŭfundamente. La konkludo de la tuta analizo estis, ke por nia lingvo efektiva terminologia instituto estas pli bezonata ol AdE mem.
La analizo daŭris en la 11a Lingva Kolokvo, nun pesimisme pri tia instiuto, kaj pli orientite al frazeologio kiel prioritata neceso. La kolokvo malfermis diskuton ankaŭ pri onomastiko, kiu daŭros dum la Esperanta Konferenco en Afriko, pri landnomoj en tiu kontinento. Alia temo estis la uzo de akuzativo post prepozicioj, sed tio restis interne de LKE. Same internaj restis pluraj frazeologiaj demandoj, pri kiuj okupiĝos ateliero gvidata de c-ino Martinelli en Ĉaŭdefono.
Fine trista noto: mortis c-ano István Nemere, LK-ano kaj grava verkisto.
(Giorgio Silfer)