Dua kandidatlisto por la Senato 2017-21

HeKo 616 3-C, 27 sep 16

La Blanka Listo estas la dua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2016, kun la slogano “Por Civito inspirita de kristanaj valoroj”, kaj subslogano “Civito bezonas kaj Popolon kaj Dion”. Ĝi simbolo estas “skizita prakristana fiŝo, profile, kun la kapo maldekstren”.

La Blankan Liston gvidas ankaŭ ĉi-foje virino, kaj unuafoje afrikano estas la ĉefkandidato al la vickonsuleco. Temas pri Anna Bartek (konata kiel Anjo Amika) kaj Mushosi Birindwa, el Kongolando sed rezidanta en Burundio. Jen la tuta listo, kun la ĉefa eduklingvo kaj la rezida lando:

1. Anna Bartek (Anjo Amika), hungara, Hungario
2. Mushosi Birindwa, franca, Burundio

3. Georgi Mihalkov (Julian Modest), bulgara kaj esperanto, Bulgario
4. Elisabeth Amstad, germana, Svislando
5. Alessandro Beltramini, itala, Italio
6. Diego Fiumarella, itala, Italio
7. Alexander Holevitch, rusa, Nederlando
8. Koffitché Koufionou, franca, Togolando
9. Tihomir Lovriĉ, kroata, Kroatio
10. Andrzej Nawrocki, pola, Pollando
11. Péter Szilvássy, hungara, Hungario
12. Aléxandrine Tchamena Omba, franca, Kongolando
13. Etel Zavadlav, kroata, Kroatio

Entute naŭ viroj kaj kvar virinoj; dek en Eŭropo, tri en Afriko. Tri el ili estas elirantaj senatanoj. La Blanka Listo preskaŭ duobligis la nombron de siaj kandidatoj.

La Kortumo estas kontrolonta la regulecon de ĉiu kandidateco.

(HeKo 616 3-C, 27 sep 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.