Dua Semajno de la Esperanto Biblioteko

HeKo 371 1-C, 12 okt 08

Ekas hodiaŭ la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, okazanta ĉiujare je la 42a semajno. La Semajno estis kreita de la Forumo de la Esperanta Civito en marto 2007, per la aprobo de direktivo Rogora, pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio. La Semajno celas fortigi la rolon de la esperanto-bibliotekoj en la socio, kie ili estu aktiva alirejo al kulturaj valoraĵoj.

La unua iniciato ĉi-jare estis prelegaro en la urba biblioteko de Ĉaŭdefono, fare de c-ano André Cherpillod, akademiano kaj lingva komitatano. La renkonto, organizita de “Centre de documentation et étude sur la langue internationale”, donis la okazon konatiĝi kun la vasta verkaro de la eminenta esperantologo kaj interlingvisto.

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo inaŭguros 14 oktobro 2008 ekspozicion pri esperanto kaj ĝia libra kulturo en Malago, ĉe Escuela Oficial de Idiomas, Paseo de Martiricos 26. Kiel oni scias, en Malago fondiĝis la unua esperanto-societo en Hispanio, kaj la kvina en la tuta mondo, en 1892. 
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.