Duona jarkolekto 2019 de Heroldo jam produktita

HeKo 710 8-B, 31 maj 19

Kultura Centro Esperantista hodiaŭ dissendis al retaj abonantoj la numeron 2297 (junio 2019) de sia monata informilo “Heroldo de Esperanto”.

Ĉefartikole la akurate aperanta gazeto koncize analizas la staton de Eŭropa Unio sojle de la parlamenta baloto. En fruntaj kolumnoj ĝi raportas pri la laboroj de alia, multe pli modesta, sed ankaŭ preskaŭ nule kosta, demokratia sistemo: la Civita parlamento. Kaj en la ŝultraj ĝi komparas la tri stabomodelojn de Esperantio (SAT ne estas konsiderata, ĉar ĝi ne plu havas stabon).

Multaj informoj koncernas la eventojn de la fervora itala majo, kie ankaŭ KCE estis enplektita: grava interetna festivalo apud Bergamo, la ora jubileo de “Literatura Foiro” en Bolonjo, kunveno de la KCE-Komitato kaj lingvotesta sesio en Lombardio, ktp.

“Heroldo de Esperanto” aperas samtempe en papera formato, kaj estas abonebla per libera donaco al KCE, kiu posedas kaj administras ĝin, aĉetinte ĝin de LF-koop Novjartage 2018. La jarkolekto 2017 apartenas al Lexus, kiu tamen eldonis nur tri numerojn el papero kaj tial rapide perdis ducent abonojn, ĉar KCE nuligis sian kolektivan mendon pro la konstanta malfruo de la brazila entrepreno.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.