Eblas kandidatigi al la kvestora posteno

HeKo 394 8-C, 1 jul 09

Ekde hodiaŭ ĝis la fino de la monato ĉiu parlamentano de la Esperanta Civito (senatano aŭ delegito ĉe la Forumo) povas proponi kandidatojn por la posteno de kvestoro, kun mandato daŭra ĝis la inaŭguro de la nova Parlamento, komence de 2012.

La kvestoro estas la civitan(in)o kiu administras la monon de la tri povoj, tio estas esence:
a) ricevas periode la konteltirojn de la Civita banko (kvestora konto), kontrolas kaj arkivas ilin;
b) unu fojon jare helpas por la kunordigo de la vojaĝoj al la parlamenta sesio. Interalie la kvestoro decidas pri eventualaj subvencioj aŭ trovas sponsorojn por la plej malriĉaj senatanoj (la elspezoj de la forumanoj estas je la ŝarĝo de la respektiva paktinto).

La mono en a) fontas el: donacoj kaj legacoj, dismoj, subvencioj de la Civita banko, kortumaj rajtoj kaj monpunoj. Ĝis la pasinta monato enestis ankaŭ la pagoj kaj kostoj pro la civitanaj legitimiloj, sed nun ili estas administrataj rekte de la matrikulisto, en la aparta konto Registro.

La kvestoro tute ne okupiĝas pri aliaj rimedoj de la Civita banko, kiel mikrokreditaj intervenoj, investoj en spesoj (la arĝentaj medaloj), vendo aŭ donaco de PIVoj, regiaj kurtaĝoj ktp.

La elekton (jure: nomumon) faros la Konsulo surbaze de la ricevitaj proponoj. Ĝi estas plia paŝo en la firmigo de la strukturoj de la Esperanta Civito.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.