EDE malfavoras al la Lisbona Traktato

HeKo 358 4-A, 10 jun 08

René Ballaguy, kursgvidanto en Foix (Francio) kaj kunfondinto de la politika partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto), ĵus dissendis la suban alvokon pri la referendumo koncerne la akcepton de la konstitucia traktato de Eŭropa Unio (pli precize: la punktojn de la Lisbona traktato):

Estimataj gecivitanoj eŭropaj,
Via venonta voĉdono gravegas ne nur por via lando, sed ankaŭ por ĉiuj eŭropaj landoj.
La plej multo de la francoj voĉdonis NE al la proponita konstitucio. Tamen, niaj fiulaj politikistoj primokis nin grandskale:
demokratio ne plu ekzistas en Francio ek de kiam popolanoj ne plu estas konsiderataj.
PRO TIO, NI PETEGAS AL ĈIUJ VI : VOĈDONU NE!
Kiaj ajn estu viaj opinioj: kompensu per viaj voĉoj la malestimo de niaj politikistaĉoj!
Bv diskonigi nian peton ĉie en via lando.
Por via agado, por vera Eŭropo konstruota, konstruenda kune. Dankon!


Nuntempe en Irlando okazas la unua referenduma baloto. Sen. Giorgio Silfer esprimis al la Verda grupo en la Senato de la Esperanta Civito sian malkonsenton pri la supra sinteno, kiu en Francio komunigis la naciisman dekstron kaj la klasbatalan maldekstron. Lia malkonsento referencas al la programo de la Verda Listo okaze de la elektoj por la Senato en 2006: “Laŭ la Verdanoj, Eŭropo estas prioritata por la disvastigo de esperanto, sed ne precipe Eŭropa Unio: ili trovas same oportuna la aktivecon ĉe Konsilio de Eŭropo. Ili favoras al la Konstitucia Traktato, kaj lasas al siaj subtenantoj plenan liberecon rilate al la EU-balotoj, inkluzive de la opcio E-D-E. Ili insistas ne tiom pri la solvo de la lingva problemo per esperanto, kiom pri la unika kontribuo de esperanto al la firmigo de supernacia civitismo.”

Se E-D-E definitive transiras al rekta atako kontraŭ la Traktato, probable la Verdanoj distanciĝos de la “opcio E-D-E”, kiu male trafos pli da simpatio ĉe la Ruĝanoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.