Ekas la formado de redaktantoj en Bujumbura

HeKo 831 5-B, 9 feb 24

Hodiaŭ komenciĝas ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumbura sestaga staĝo pri la formado de redaktantoj (entute kvardek studhoroj), sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer, probable la afrikanisto kiu dediĉas pli da tempo kaj energio por la surloka trejnado de esperantistoj, kulture kaj organize. Partoprenos Lucien Kagina, Kuluba Mbomba, Frederiko Nimubona, Mauriac Nunda, Honore” Sebuhoro kaj (lastminute malcerta) Mushosi Birindwa.

La staĝanoj, grandparte jam stabanoj de la Esperanta Civito (kiel parlamentanoj aŭ/kaj prizorgantoj de la Domo), estas trejnataj espereble por konsistigi afrikan redakcion de “Heroldo de Esperanto”, al kiu sen. Sebuhoro kaj c-ano Nunda jam sporade kontribuas.

S-ro Jeremie Sabiyumva, estrarano de Universala Esperanto-Asocio, loĝanta en Rumonge (urbeto ĉe la Tanganiko sude de Bujumbura) anoncis la deziron viziti la Domon, kiun neniu UEA-ano konas. Afrika Esperanto-Instituto respondis ke li estos bonvena.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.