HeKo 915 2-B, 17 jul 26
La kurso pri diplomatia kaj geopolitika tradukado ekos morgaŭ ĉe Kultura Centro Esperantista, sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer: ĉi-jare parto de la semajno estos dediĉita al la definitivigo de proponoj por traduki terminojn el esperanto, kies ekvivalento ne estas tuj spurebla en aliaj lingvoj.
Tiun specifan taskon klopodos plenumi tradukistoj kaj tradukemuloj el almenaŭ tri malsamaj lingvoj diplomatie kaj geopolitike gravaj. Baza referenco estas la teksto pri la Esperanto Civito legebla alilingve ekde ĉi tiu monato en la oficiala retejo.
Kelkaj fakuloj estos invititaj por telematika konsilado, unuavice la ĉefa prizorginto de la rubriko “en aliaj lingvoj”, c-ano Giacomo Comincini.
— KCE-sekretario