Ekas la normigo de la fjota lingvo

HeKo 499 8-C, 31 jan 12

La registaro de la Kabinda Respubliko decidas ĉi-semajne pri la listo de fakuloj kunlaborontaj kun la Lingva Komitato de Esperantio por la normigo de la kabinda nacia lingvo Fiote.

La kabinda ministro Afonso Massanga renkontas la (baldaŭ eksan) Konsulon, sen. Giorgio Silfer, mem lingvan komitatanon, por difini la kadron de tiu kunlaboro, science kaj finance. Interalie, se la kabinda ministro konsentos, eblos rilati al Esperantic Studies Foundation por parte financi la projekton.

Al la ministro prof. Silfer konsilos envolvi tri lingve kompetentajn kabindanojn, sen konsidero pri ilia aparteno al la reganta majoritato. Estas bone ke la kabinda revolucio restu gvidata de firmaj kredantoj en la sendependiĝo de Kabindo, sed en komisionoj kaj komitatoj ekster la registaro laboru ankaŭ personoj malpli firmaj, tamen politike reprezentaj. Ekzemple, pastro de la romkatolika eklezio estus bonvena por kunprepari la normon de la fjota.

Estas la unua fojo, ke esperanto funkcios kiel matrico por normigi etnolingvon. Oni antaŭvidas almenaŭ kvarjaran laboron.

[HeKo 499 8-C, 31 jan 12)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.