La simpozio pri “Horizontoj de la nuna Esperantio” ekas en Ĉaŭdefono ĉe Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Dum tri plenaj tagoj (1-3 novembro 2024) dekduo da elstaraj aktivuloj faros la punkton pri la perspektivoj de la esperantlingva komunumo en la venonta jardeko.
Eblos sekvi skajpe la prelegojn kaj diskutojn, kiuj okazos en fizika ĉeesto, escepte de d-ro Orlando Raola el Ameriko. Aldone al la sola kies interveno estas virtuale planita, aliaj tri prelegontoj ne havas la esperantan civitanecon: Jerzy Leyk, Francesco Maurelli, Lu Wunsch-Rolshoven. Kompense, ĉiuj prelegontinoj havas ĝin: c-inoj Perla Martinelli, Lorena Bellotti, Manuela Blanco; ĉi-lasta spertos sian oratoran debuton. Kompletigas la panoramon c-anoj Alessio Giordano, Stano Keable, Rubeno Fernández, Giorgio Silfer. La Vickonsulo prezidos la simpozion.
Unu skriba teksto estas inkluzivita sen invito: artikolo de Jouko Lindstedt pri la nunaj esperantismoj, kompletigita de interesa komento fare de Gary Mickle (ĉi-lasta jes invitita, sed afable rezigninta). La diversaj intervenoj estos legeblaj en “Literatura Foiro” aŭ “Heroldo de Esperanto”.