HeKo 397 1-A, 19 jul 09
Ekas hodiaŭ Internacia Esperanto-Konferenco en Kondoros, urbeto en la fora hungara provinco, verŝajne elektita ĉar ie proksime loĝas familiano de Eŭgeno de Zilah.
La ĉeftemon “Humura literaturo en esperanto” pritraktos kelkaj prelegantoj, el kiuj nur unu (Jacques Le Puil) prelegos eĉ tri fojojn: fakte preskaŭ ĉiumatene, ĉar kiam ne parolos li, parolos lia edzino, Armelle Lequint.
Miriga estas ankaŭ la foresto, en la konferenca programo, de konataj hungaraj intelektuloj: nur László Tóth kaj Paŭlo Kozsuch prelegos. Aliaj kontribuantoj estos David Kelso, Jozef Dörr, Franz Georg kaj Rita Rössler, Pol Denis. Mankas prelego de Eŭgeno de Zilah mem, la iniciatinto de IEK.
(fonto: HEA)