Ekis la registrado de "Kanti klasike"

HeKo 697 8-B, 16 dec 18

En la bonega studio de pianisto Francesco Cipullo en Molizo (Italio) ekis hodiaŭ matene la registrado de la kantoj kaj kanzonoj por la kompakta disko “Kanti klasike”, eldonota de LF-koop venontjare. La tekstojn tradukis aŭ adaptis precipe Giorgio Silfer kaj Nicolino Rossi.

La voĉoj de Federica D’Antonino (soprano) kaj Gaetano Merone (baritono) interpretos el la napolaj aŭtoroj kaj el Mozart, Verdi, Hoffenbach kaj aliaj. La multobligo okazos en Lombardio.

La antaŭpremiero de la KD estas planata okaze de la Internacia Junulara Festivalo, dum Pasko 2019 en Rimino.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.