Ekis la rekupero de la konstruoj en Svedio

HeKo 912 1-B, 4 jun 26

La rekupero de la konstruoj en Lesjoforso ekis hieraŭ per la riparo de la tegmento kaj la purigo de la interno de la dometo apud la Skandinava Esperanto-Domo, nomata La Kukolnesto: pri la tegmento okupiĝas faka entrepreno de civito Filipstad, pri la interno la tri volontuloj de la deĵorpatrolo de Civila Esperanta Servo mobilizita de ekster Svedio. 

La volontulojn apogas kaj helpas diversmaniere du svedaj rezidantoj en la areo. La kosto de ĉi tiu unua rekupero situas inter dek kaj dek du mil svisaj frankoj; ĝin dampas la subteno de mecenatoj tra fonduso Pro Esperanto.

La Kukolnesto (kiu estos prioritate la loĝejo de la volontuloj) enhavas la spurojn de diversaj intervenoj, komencitaj sed ne finitaj; en stato de preskaŭa forlasiteco, sed ne kun la problemoj de aliaj konstruoj. Depende ankaŭ de la konekto al elektro kaj akvo, ĝi estos preta iam ĉi-monate.

— CES-komisaro
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.