Eksteraj rilatoj en la Forumo

HeKo 388 2-C, 16 apr 09

Ok paktintoj estis reprezentitaj ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, 11 aprilo 2009, parte per oficialaj delegitoj parte per observantoj. Tial ke neniu el la observantoj komunikis negativan sintenon pri la unuopaj proponoj, nome de la respektiva establo, la Konsulo povas konfirmigi la decidojn per poŝto.

La plej grava tagordero estis la direktivo pri eksteraj rilatoj, proponita de LF-koop pere de c-ino Etel Zavadlav. La direktivo, unuanime aprobita, estas plia paŝo cele al la interna koherigo de la Pakto; samtempe ĝi normigas la aplikon de la konstitucia artikolo pri legacioj.

La Forumo renovigis la Kortumon por ĝia mandato 2010-2012, reelektante la elirantajn membrojn kaj vicmembrojn. La afrika kontinento restas ne reprezentita, kompare kun Ameriko, Eŭropo kaj Oceanio. Tamen la aktisto de la arbitracia instanco probable estos burundia Esperantiano.

Estis akceptitaj du novaj paktintoj: la landa asocio de Kamerunio kaj Hilelista Esperanto-Komunumo. Ĉi-lasta tuj nomumis siajn forumanojn: c-ano Raymond Brisebois el Kanado kaj c-ano Armando Zecchin el Italio.

La Forumo entute disvolviĝis trankvile kaj serene.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.