Eksterordinara februara numero de "Literatura Foiro"

HeKo 633 4-B, 9 feb 17

La kultura revuo “Literatura Foiro” ampleksas ok paĝojn pli ol kutime, do 64 entute, en sia februara numero (285). Sed LF estas eksterordinara ankaŭ pro la enhavo kaj la grafiko, merito precipe de la ĉefredaktoro, c-ano Zlatoje Martinov, kaj de la asista redaktoro, c-ino Perla Martinelli.

Daŭre fosante en la profunda minejo de la esperantistaj figuroj en alilingvaj literaturoj, ĉi tiu numero gastigas verkon de Miĥail Bulgakov: “Samogona lago”, per la traduko de Mikaelo Bronŝtejn, kiu ankaŭ dediĉas eseon al la aŭtoro de “La Majstro kaj Margarita”.

Ankaŭ aliaj eseoj karakterizas la numeron: la dua kaj lasta parto de Carlo Minnaja “De Afero ĝis ĉaŭ”; de Fernando Pita, lingvistika redaktoro, pri surdmutulaj lingvoj; de Vinko Oŝlak per platoneska dialogo pri la ekzisto.

Prozo forte ĉeestas: la balkana, danke al traduko de Zlatoje Martinov el Adin Ljuca; delikata rakonto de Antonio Della Rocca, tradukita de Perla Martinelli; psikologie interesa novelo de Julian Modest; rememoroj de Carmel Mallia.

Kompletigas la panoramon pluraj recenzoj (pri libroj: Francisko Degoul, Anne Jausions, Carlo Minnaja; pri filmo: Giorgio Silfer) kaj poezia uverturo de Nicolino Rossi.

[HeKo 633 4-B, 9 feb 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.