Eksterordinara helpo de fondumo Pro Esperanto

HeKo 835 1-C, 1 maj 24

Okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto por la Esperanta Civito, fondumo Pro Esperanto (FPEF) proponas helpon al la paktintaj establoj kiuj posedas nemoveblaĵon kaj havas konton ĉe la Civita “banko”.

FPEF estas preta transpreni eventualajn kreditojn de tiuj paktintoj ĉe malfruantaj klientoj, kiuj tiel fariĝos ŝuldantoj al FPEF; tio egalas al aĉeto de tiuj sumoj, fare de FPEF.

FPEF estas ankaŭ preta anticipi la pagon de ŝuldoj al kreditantoj de tiuj paktintoj: ili restus ŝuldaj, sed al FPEF, ne plu al tiuj eksteraj subjektoj; tio ne egalas al transpreno de la ŝuldaro, nur al ŝanĝo de kreditanto.

Tiuj operacioj eblos nur se la ŝuldanto respektive kreditanto estas paktinta establo aŭ havas la esperantan civitanecon. La komplezemo de FPEF validas ĝis 10 aŭgusto 2024; la helpo (kun dokumentaj kaspruviloj) estas petenda antaŭ tiu dato, per retmesaĝo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.