Ekvalidas la eŭropa filio de Civila Esperanta Servo

HeKo 842 3-B, 29 jul 24

Paginte sian kotizon de Apoganto al KCE por 2024, ekde nun Civila Esperanta Servo havos sian eŭropan filion oficiale en Svislando, kaj en Ĉaŭdefono la unua laborbrigado de CES aktivos por kontribui al la domflegado de KCE.

Ambicia projekto koncernas la kompletigon de la riparoj pro la damaĝoj de la tempesto de julio 2023 kaj la eventualan restrukturigon de la konstruo inter Postiers 27 kaj Postiers 29, nuntempe nomata Gakondumo. Pri tio okazas intertraktado ankaŭ kun filio de Internacia Civila Servo.

C-ano Ariele Baldrati, 20-jara, estas la unua rekruto akceptita de CES en Eŭropo, post la fondo de la establo, kies ĉefa sidejo situas en Bujumburo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.