Ekvatora atesto je la Oka de Marto

HeKo 807 5-B, 8 mar 23

Se ni memoras la antaŭan situacion, la burundianinoj havis neniun rolon en la socio krom kuiri, serĉi brul-lignon, kreskigi infanojn kaj doni al ili edukadon estis virinaj devoj. La virinoj ne povis studi, la lernejo estis farita por la knaboj. Sed poste la aferoj ŝanĝiĝis, ĝis en 2005, kiam en la konstitucio aperis egaleco de ĉiuj antaŭ la leĝo.

Ankaŭ pri knabina edukado, estis prenitaj rimedoj kontraŭ la tradiciaj sintenoj, kies rezultoj estas kuraĝigaj, kaj unuafoje Burundio atingis totalan egalecon, kiel ni legas en la UN-raporto kiu rakontas al ni pri la Komitato por Forigo de Diskriminacio kontraŭ Virinoj, 2016. Ĉi tio estas rimarkinda kaj nekredebla paŝo kiu donis esperon en la koroj de virinoj kaj homaro, ke ili povas havi rimarkindan lokon kaj rolon en la socio. Tio igis virinojn havi rajtojn kaj esti liberaj, kaj tiuj ĉi rajtoj komencis esti respektataj. Ŝi havis aliron al edukado, posedaĵo, dungado, politika egaleco, ŝi ankaŭ partoprenis en ekonomia, socia kaj kultura vivo.

Kvankam ĉio ĉi progresas, ankoraŭ estas defioj por renkonti. Multaj virinoj ne ĝuas sian geedzan vivon. Multaj familioj vivas en grandegaj konfliktoj kiuj kaŭzas divorcojn kiuj ne devus okazi. Granda parto de tiuj eksedziĝoj estas kaŭzita de misadministrado de la familia riĉeco de la edzoj, kiuj vivas en konkubeco kun aliaj junaj virinoj aŭ junaj knabinoj. Tio estas granda defio, ĉar la virino ne povas vivi feliĉe aŭ antaŭeniri, dum ŝi travivas koŝmaron de tiuj knabinoj-virinoj ruinigantaj la familian heredaĵon.

La UN-raporto de 2016 diras, ke estas relative ofte por edzo forlasi sian edzinon, post kiam li konsideris ŝin tro maljuna por sia plaĉo, tiel li forlasas la infanojn kiujn li havis kun ŝi, por vivi konkube kun alia, pli juna virino. Ĉiukaze, la virino devas leviĝi por batali, por ke ŝi povu ĝui sian vivon kaj ŝia familio restu unuigita.

(Ada Florence Iracadukunda)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.