Okaze de la “entronigo” de prezidento Trump, la prezidantino de la EU-Parlamento, Roberta Metsola (malta laŭ nacieco, sed ankaŭ bofinnino, tial la nomo, signifanta “urogalejo”) sendis al li bondeziran mesaĝon. Ŝi aplikis la neskribitan diplomatian regulon laŭ kiu, se oni ne estimas la gratulaton, oni bondeziras al la lando kaj popolo, ne menciante lin eksplicite…
Ankaŭ Papo Francisko (la Unua) sendis jenan mesaĝon:
”Okaze de via investituro kiel kvardeksepa prezidento de Usono, mi adresas al vi miajn korajn salutojn kaj la certigon de miaj preĝoj por ke Dio ĉiopova koncedu saĝon, forton kaj protekton en la plenumo de viaj altaj funkcioj. Inspirite de la idealoj de la Nacio, lando de ŝancoj kaj akcepto por ĉiuj, la amerika popolo prosperos kaj strebos ĉiam konstrui pli justan socion, kie ne estas loko por malamo, diskriminacio aŭ ekskludo. Samtempe, dum nia homara familio konfrontiĝas al nombraj defioj, sen mencio pri la plago de la milito, mi petas de Dio gvidi viajn klopodojn por promocii la pacon kaj la reamikiĝon inter la popoloj. Kun tiuj sentoj, mi preĝpetas por vi, via familio kaj la amata usona popolo abundon da diaj benoj.”