Kvar eminentaj prelegontoj gastos en la 9a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, kiu okazos reale (kiel ĉiu evento de KCE) 28 aprilo — 1 majo 2023. Ili estas d-ro Alessio Giordano, mag. Ruben Fernandez, d-ro Sebastien Moret kaj d-ro Giorgio Silfer. Oni atendas la konfirmon de kvina prelegonto.
D-ro Moret (universitato de Laŭzano): “Kia estonteco por interlingvistiko?”. C-ano Giordano: “Gramatiko de la esperanta lingvo — unua kajero, pri fonetiko/fonologio”. C-ano Fernandez: “Difinoj de komunumo en lingvistiko kaj arĥivistiko: ŝancoj de raŭmisma vidpunkto”. C-ano Silfer: “Ŝiboleto kaj konotacio en diversaj esperantlingvaj medioj”.
Inter la distraj programeroj reliefas la svisa antaŭpremiero de la filmo: “Giuseppe Pinelli: vivo akcidenta de anarkiisto”, en nia lingvo. Inter la administraj programeroj reliefas la ordinaraj Asembleoj de KCE kaj de LF-koop.
Por informoj kaj aliĝoj: kce ĉe esperantio.net