En Tiĉino Itala Interlingvistika Centro presigis kaj ekspedis la lastajn jarkolektojn de “Lingua Verde” (antaŭe “Lombarda Esperantisto”), kiu celis informi itallingvan publikon pri la kulturaj atingoj de Esperantio; kaj en Belinzono okazos la unua kunsido de la komisiono preparanta la lanĉon de ĝia daŭrigonto, kun pli aktuala celaro.
La komisiono, konsistanta el c-anoj Giacomo Comincini, Alessio Giordano, Marco Picasso, Giorgio Silfer kaj Ariele Baldrati, kunvenos unuafoje 22 maj 25, kune kun d-ro Tazio Carlevaro. Salutos la renkonton per rapida vizito alia rezidanto en Belinzono: c-ano Alessandro Beltramini, frato de IIC-prezidinto, li mem plurfoje kandidato al la Senato de la Esperanta Civito.
Inter la temoj traktotaj situas la redakcio, la produktado, la surmerkatigo, precipe tra sociaj retoj. La redakte plej aktiva probable estos c-ano Comincini.
(iic)
Komentoj
Por Itala Interlingvistika Centro estas statuta respondeco, en sia agado, okupiĝi pri la tuta Itallingvio, ne nur pri la Itala Respubliko. Des pli, se — tradicie, kaj ankaŭ hodiaŭ — Kantono Tiĉino estas laborejo de ideoj kaj fortoj por nia establo. La simbolismo, cetere, ne mankas: la rivero Tiĉino kunligas Belinzonon (en Svislando) kaj Pavion (en Italio), du centrojn kie IIC estos aparte aktiva. Kia ĝojo kunveni en la kantona ĉefurbo, do!