En Budapeŝto la kvina Ateliero de FEM

HeKo 541 3-B, 10 okt 13

La kvina Ateliero por beletra kaj redakta kreivo, organizata de Feminisma Esperanta Movado kaj celanta la partoprenon de inteligentaj virinoj, okazos en Budapeŝto ĉe la Civita legacio, meze de majo 2014. La elekton de FEM pri Budapeŝto (anstataŭ KCE en Ĉaŭdefono) klarigas la strebo partoprenigi pli multe da orientaninoj.

Ĉi-foje la Ateliero, gvidata kiel kutime de c-ano Giorgio Silfer, fokusos pri la redaktado de artikoloj por ne esperantlingva publiko, pri nia lingvo kaj ĝia popolo; kun specifa komparado pri la (evitindaj) konotacioj — ekzemple, kion signifus “verda lingvo” en via nacia idiomo?

La atelieron antaŭos prepara kaj selekta retkurso, ekde januaro 2014. Kiuj estas interesataj, tiuj skribu al <fem ĉe esperantio.net> kiel eble plej baldaŭ.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.