En Burundio meze de novembro 2013

HeKo 526 5-C, 19 feb 13

La Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto, la 4a Afrika Esperantologia Semajno kaj la parlamenta sesio de la Esperanta Civito okazos en Burundio dum la tria semajno de novembro 2013, ekde la 17a ghis la 23a.

Pri la semajno la surloka partnero, SIPU, havis nenion kontraŭ. La eksterafrika karavano al JAKE estas prizorgata de la kongresfako de LF-koop. La 4a AfrES estas prizorgata de KCE.

Specifaj komunikoj iros al la parlamentanoj ĉu de la Konsulo (politikaj detaloj) ĉu de la kvestoro (organizaj detaloj).

Por pliaj informoj eblas pasi tra nia redakcio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.