En JARTE ateliero pri la naŭa arto

HeKo 630 2-B, 9 jan 17

Daniele Binaghi kaj Tihomir Lovriĉ gvidos atelieron pri la naŭa arto dum Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, organizata de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj sponsorita de la Esperanta Civito.

Diskuto pri bildliteraturo, enkonduko al la redaktado kaj desegnado de bildstrioj, projekto RoMEo, ktp estos en la fokuso de la ateliero. Preparonte ĝin c-ano Lovriĉ el Kroatio flugos al Angulemo (Francio) por viziti la Internacian Festivalon de la Bildstrio, ĉi-monatfine.

Pli frue li gastos ĉe la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, 19 januaro 2017, por prezenti kun la aŭtoro de la teksto, sen. Giorgio Silfer, la enhavon de la desegnata albumo “Esperantio vivas”.

Pri JARTE informas: kce ĉe esperantio.net

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.