En Jokohamo brilas klera kultura realaĵo

HeKo 883 7-A, 18 aŭg 25

Nia konsorcio havas kialojn rigardi kun intereso la ekstereŭropajn kulturajn establojn, kiel atestas la sukcesa inkludo de afrikaj realaĵoj en la Civita familio. Samtempe, tamen, ankoraŭ mankas kunlaboroj kun la azia kontinento, kie la esperanta komunumo ja havas profundan historion kaj altan nivelon kulture. 

Dum mia restado en Japanio mi aparte rilatis kun la kunteksto de Jokohamo, la dua urbo de la ŝtato, kie ekzistas firme establita asocio, la Ne-Profitcela Organizo Esperanto Jokohama. Al ĝi apartenas ankaŭ nia emerita konsulo, Riichi Karibe. Tiu ĉi rondo, ekzistanta jam de pli ol kvindek jaroj, havas siajn originojn en la realo de postmilita Japanio, kie la demokratia kulturo trovis en nia lingvo gravan esprimilon kaj socian kanalon. Ĉieko kaj Hirokazu Doi, formiĝintaj kiel esperantistoj en la kleriga regiono Kansajo dum sia universitata epoko, translokiĝis al Jokohamo kaj tie trovis komunumon vigligitan ne nur per amo al la lingvo, sed ankaŭ per ideala instigo por pli bona socio, tiam manifestiĝinta en opozicio al la milito en Vjetnamio. La “spirita patro” de la tiama asocio, Jui Ĉunoŝin, fame membruligis sin antaŭ la rezidejo de la ĉefministro ĝuste por protesti kontraŭ la milito, kaj fariĝis eĉ pli fundamenta en la eposo de la japana esperantistaro.

Gesinjoroj Doi ekde tiam animas la vivon de la Rondo, kiu ĝis hodiaŭ restas unu el la plej viglaj kaj aktivaj establoj en la regiono Kantoo kaj en la tuta Japanio. Nuntempe la grupon prezidas Ĵuniĉi Ŝibajama. Ilia agado ne limiĝas al librotradukado, eldonado de la revuo Novaĵoj Tamtamas, organizado de eventoj aŭ partopreno en la nacia kaj internacia esperantista vivo. Ekde 2021 ekzistas ankaŭ mirinda muzeo, vera kerno de la komunumo, kie estas konservata aŭtentika dokumenta kaj kultura trezoro, distribuita sur la du etaĝoj de la domo, kie okazas ankaŭ kunvenoj, kursoj kaj kunvenetoj. Dum ĉiuj miaj vizitoj al la muzeo mi ĉiam estis akceptata afable, kaj mi profitos la venontajn monatojn por oferti mian volontulan kontribuon al la flegado de la muzeo.

Resume, ne mankas japanaj grupoj, kiel la jokohama, kun kiuj estus interese esplori kunlaboradon, kaj kulture kaj organize, por nia konsorcio. 

(Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.