En Katalunio la venonta parlamenta sesio

HeKo 776 4-C, 16 nov 21

Ne estos la Insulo de la Rozoj (1968), sed urbo Rozoj. Aŭdinte la favoran opinion de la estrinoj de la senataj grupoj, la Konsulo komunikas la intencon kunvoki la venontan parlamentan sesion al Katalunio komence de oktobro 2022, okaze de la unua Naturamika Kultursemajno en urbo Roses (Costa Brava).

La formala kunvoko ne jam okazis, kaj la tagordoj estos komunikitaj poste. Tamen certe en la Senata agendo situos oracio por la forpasinta Verda senatano Franco Levi (cionisma hebreo, edukita ĉefe en la itala) kaj lia formala anstatauo fare de la unua el la neelektitoj de la Verda Listo, Hubert Michael Schweizer (instruisto kaj framasono, edukita ĉefe en la germana). C-ano Schweizer estas jam nun senatano, akceptinte la vicon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.