En Loklo la ekjubilea Parlamenta sesio

HeKo 815 2-C, 21 jun 23

Kiel ofte ekde la inaŭgura sesio en 2002, la arkitekture admirinda urbodomo de Loklo en Svislando gastigos la Parlamenton de la Esperanta Civito, 29 julio 2023, laŭ decido de la Vickonsulo, konsultinta la Senatajn grupestrojn, kiuj nuligis la kunvokon al urbeto apud Torino por la posta semajno. La ŝanĝon motivis la fakto ke nur unu parlamentano (el kvardeko) partoprenos en la Universala Kongreso kaj la tuta Kapitulo plus la grupestroj partoprenos en la 12a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono. Parenteze, nur unu festivalano veturos al UK: evidente raŭmistoj kaj UK-anoj estas malsamaj publikoj.

La Parlamenta sesio inaŭguros la arĝentan jubileon de la Pakto por la Esperanta Civito (10 aŭgusto 1998). Tio inkluzivos la elekton de la du unuaj Honoraj Civitanoj en la historio, kongrue al Lex Valeria (pri familia juro). La elekto okazis pasintjare dum la Parlamenta sesio en la urbodomo de Rozoj. El Italio la parencoj de ambaŭ honorotoj veturos centojn da kilometroj ĝis Loklo.

La ne ĉeestaj geparlamentanoj povos sekvi per skajpo la seancojn de la Senato kaj de la Forumo, kaj ili videblos per granda ekrano en la salonego de la Ĝenerala Konsilio: la virtuala partopreno tamen ne rajtigas al voĉdonado. Unue kunsidos la Forumo (asembleo de la paktintaj establoj), due la Senato, kies laboroj finiĝos per la honorceremonio. Dum ĉi-lasta festparolados la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer: la prelego okazos en esperanto, sed la teksto estos disponebla kaj en la itala (por la parencaro) kaj en la franca (por reprezentanto de la magistrato, kiu bonvenigos la kunsidantojn).

La tago daŭros per jubilea tagmanĝo en restoracio de Loklo kaj per konferenco de la Verdanoj, prezidata de sen. Lorena Bellotti, pri la programo de la Verda Listo okaze de la venontaj elektoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.