En Loklo la inaŭguro de la Parlamento 2017-21

HeKo 621 8-C, 8 nov 16

Tri virinoj estas decidantaj pri la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito, kunvokenda ene de la kvara monato post la skrutinio kaj la elektoj de la Senato.

Temas pri la eliranta Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kaj la du ĉefkandidatoj, sen. Chamberline Nguefack Zedong (Verda Listo) kaj sen. Anna Bartek (Blanka Listo): unu el la du estos la nova Konsulo. La inaŭguran sesion kunvokas post interkonsento la eliranta kaj la eniranta Konsuloj.

“Mi preferis ne atendi la 16an de decembro, ĉar pluraj parlamentanoj loĝas ekster Eŭropo, kaj devas plani sian vojaĝon relative frue” klarigas la nuna Konsulo el Angulemo.

Ŝia propono estas 12-13 aprilo 2017 en Svislando, supozeble en la bela urbodomo de Loklo, kiu gastigis jam kvar parlamentajn sesiojn dum tri mandatoj, inkluzive de la plej unua, 26 februaro 2002. Ambaŭ ĉefkandidatinoj akceptis la proponon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.