HeKo 645 2-B, 17 maj 17
Per sia hieraŭa kultura renkonto la Esperanto-Domo de Malago inaŭguris novan metodon prezenti nian literaturon, kiu kombinas prelegon, filmon kaj deklamadon.
En la fokuso situis la ĉefverko de Adam Mickiewicz “Sinjoro Tadeo”, tradukita de Antoni Grabowski: unu el la esencaj tekstoj por nia literaturo, ĉar la plej grava poezia traduko dum la unua periodo (1887-1921).
C-ano Giorgio Silfer klarigis la historian konjunkturon en Pollando komence de la XIX jarcento kaj la strukturon de la eposo. Malgraŭ la koncizeco de la prezento, ne mankis interesaj detaletoj, ĉu lingve (la uzo de Z kiel grafemo en la pola, same kiel la ĉapelo super la esperanto-literoj) ĉu reference: kiom da poloj scias ke la nomojn de Gervazo kaj Protazo oni ŝuldas al la influo de Bona Sforza el Milano, reĝino de Pollando?
La enkonduko estis tre oportuna por adekvate spekti la filmon de Wajda “Pan Tadeusz”, en kastilia dublado.
Fine de la filmo, kiam la aktoro rolanta kiel Mickiewicz deklamas la unuajn versojn, c-ano Silfer laŭtlegis la samajn en la traduko de Grabowski.
La publiko estis impresita pro la beleco de la filmo, kaj ankaŭ ĉar la eventoj de tiu epoko en Litvo estas apenaŭ konataj en Andaluzio. Sed ja esperantisto (precipe en raŭmisma medio) scias pri orienta Eŭropo multon pli ol averaĝa andaluzo.
(HeKo 645 2-B, 17 maj 17)