En Malago pri la lingva situacio post Brexit

HeKo 689 7-B, 7 sep 18

La prestiĝa Erasma Societo en Malago invitis c-anon Giorgio Silfer inaŭguri la novan akademian jaron per prelego ĉe la kultura aŭlo de Cajamar, en la plej centra avenuo de la andaluza marurbo, 18 septembro 2018. Enkondukos la prezidanto de la societo, prof. Quintín Calle Carabias. Kunlaboras Esperanta Naturamikaro.
Doktoro pri beletristiko kaj pri modernaj lingvoj, Giorgio Silfer lektoris pri eŭropaj institucioj en la Ekonomika Universitato de Varno (Bulgario) kaj gvidis la oficejon pri eŭropaj rilatoj ĉe la Prezidumo de la Parlamento en Lombardio. Kun tiaj kompetentoj li elektis la temon: “Ĉu la brita secesio modifos la lingvan reĝimon en Eŭropa Unio?”.
“Mi elektis ĉi tiun temon ne nur pro ĝia kreskanta aktualeco. Lastatempe kadre de Naturfreunde International mi partoprenis viglan diskuton pri la laborlingvoj de la naturamikaro, pledante por la nuna multlingvismo anstataŭ la elekto de nur unu idiomo. Tio donis la okazon profundigi la temon de la lingva situacio en EU” diras la prelegonto.
Esperanta Naturamikaro havas du oficialajn lingvojn, lau sia statuto: la hispana kaj esperanto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.